Soldados de Salamina | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Soldados de Salamina |
Originala lingvo | hispana lingvo • kataluna lingvo |
Kina aperdato | 21 mar. 2003 |
Ĝenro | drama filmo, filmo bazita de literatura verko |
Kameraado | Javier Aguirresarobe |
Reĝisoro(j) | David Trueba |
Produktisto(j) | Andrés Vicente Gómez • Cristina Huete |
Scenaro | David Trueba • Javier Cercas |
Filmita en | Madrido • Ĝirono |
Loko de rakonto | Katalunio |
Rolantoj | Ariadna Gil • Ramon Fontserè • María Botto • Joan Dalmau • Carmen Belloch • Diego Luna • Luis Cuenca • Éric Caravaca • Vahina Giocante • Vicente Gil • Alberto Ferreiro • Ana Labordeta |
Produktinta firmao | Lolafilms Fernando Trueba P. C. |
Honorigoj | Goya Award for Best Cinematography |
IMDb | |
Soldados de Salamina (Soldatoj de Salamino) estas hispana filmo de 2002 reĝisorita de David Trueba. La scenaron verkis la propra Trueba baze sur samnoma novelo de la verkisto Javier Cercas, kun agado en la Hispana Enlanda Milito.
La filmo faris kelkajn intrigajn modifojn, kiel ĉe la ĉefrolulo, kiu estas virino anstataŭ viro (Ariadna Gil, kiel Lola, samnome kiel en ŝia unua filmo; ankaŭ lernanto helpas ŝin verki (Diego Luna, kiel Gastón, anstataŭ la verkisto Roberto Bolaño). Krome oni enprofundigas en la rolo de Rafael Sánchez Mazas (falangisto), La filmo estis elektita de Hispanio por la Oskar-premio al plej bona neanglalingva filmo, super Al sur de Granada kaj Hotel Danubio.[1] La filmo ricevis krome kelkajn premiojn.