![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cursorius somalensis | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Somalia kurulo, Cursorius somalensis, estas birdo de la familio de glareoloj kaj kuruloj, nome Glareoledoj. Ĝi estas vadbirdo kiu loĝas en Orienta Afriko. Kvankam klasitaj kiel vadbirdoj, tiuj estas birdoj de seka malferma kamparo, preferinde duonaridaj, kie ili tipe ĉasas siajn insektajn predaĵojn per kurado surgrunde.
Tiu estas malgranda birdo kiu havas du subspeciojn, nome la jenajn:
Ili manĝas insektojn kaj semojn kaj vivas en malfermaj, malaltaj herbejoj kaj bruligitaj stepoj.
La Somalia kurulo havas nigrajn liniojn malantaŭ siaj okuloj, kiuj viditaj de malantaŭe aspektas kiel "V". Supre estas markita blanka superokula strio samdirekte kiu apartigas tiun el ruĝecbruna antaŭa krono kaj griza malantaŭa krono. La cetero de la plumaro estas helbruna al sablokolora; la ventro kaj kruroj estas blankecaj. La beko estas nigreca kaj subenkurba.