XV Somera Olimpiko | |
---|---|
Loko: | Helsinko ( Finnlando) |
Komenca dato: | La 9-a de julio 1952 |
Fina dato: | La 3-a de aŭgusto 1952 |
Oficiala malfermanto: | Juho Paasikivi, tiam la ŝtata prezidanto de Finnlando |
Olimpika flamo: | Paavo Nurmi kaj Hannes Kolehmainen |
Olimpika ĵuro: | Heikki Savolainen |
Nombro de nacioj: | 69
|
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj) | 4 955
(4 436 / 519) |
Nombroj de sportoj: | 149 (17 sportfakoj)
akvosportoj, atletiko, korbopilko, bokso, kanuado, rajdado, skermo, futbalo, gimnastiko, hokeo, moderna pentatlono, remado, velado, halterlevo, lukto, biciklado, sporta pafado |
Aliaj kandidatoj: |
|
Somera olimpiko | |
← 1948 | 1956 → |
Vintra olimpiko | |
← 1952 | 1956 → |
La 15-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 9-a de julio 1952 ĝis la 3-a de aŭgusto 1952 en Helsinko, Finnlando. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de Juho Paasikivi, tiam la ŝtata prezidanto de Finnlando, kaj la olimpika flamo estis flamata de Paavo Nurmi kaj Hannes Kolehmainen.[1]
Helsinko estas la plej norda urbo ĉe kiu someraj Olimpikoj iam okazis. Ĉar Londono gastigas la antaŭa somera olimpiko de 1948, Tiu olimpiko estas la plej lastatempa tempo kiam du sinsekvaj someraj olimpikoj okazis en Eŭropo. En la olimpiko partoprenis 4 955 sportistoj el 69 landoj, kaj 1,4 milionoj da homoj spektis ilin. [2] Oni modernisme konstruigis multajn novajn sportajn konstruaĵojn. kiuj arkitektoj daŭre laŭdas pro sia kongrueco kaj kiuj ĉiuj en 2025 ankoraŭ estas en tre bona stato kaj senescepte ankoraŭ estas uzataj de la publiko.[3][4]
Tiu ĉi olimpiko ankaŭ estis la tiu en kiu la plej multaj mondaj rekordoj estis rompitaj kaj ĝisdatigitaj ĝis tiu kvanto de mondrekordoj estos superita en la somera olimpiko 2008 en Pekino. Sovetunio, la Ĉina Popola Respubliko, Honkongo, Indonezio, Israelo, Tajlando, kaj Sarlando (tiama protektorato de Francio) faris siajn olimpikajn debutojn ĉe tiu olimpiko. Usono gajnis la plej multajn orajn kaj totalajn medalojn.
La teamoj de Germanio kaj Japanio revenis por partopreni en la Olimpikoj post suspendo rezultinta de la Dua Mondmilito kaj unuafoje la teamo de Sovetunio partoprenis en la olimpikoj.
Konkursoj de pesäpallo (la nacia sporto de Finnlando) kaj manpilko, kiuj poste estos inkludita en la olimpika programo, okazis nur por ĝojspektaklo.