Marius Sophus LIE [li:] (17a de decembro 1842 – 18a de februaro 1899) estis norvega matematikisto. Li kreis la teorion de kontinua simetrio kaj aplikis ĝin al la studo de geometrio kaj de diferencialaj ekvacioj.
Li estis amiko kaj kolego de Felix Klein en Parizo, el kiu ili separiĝis pro la Francia-Prusia Milito. Lia plej grava traktaĵo, Theorie der Transformationsgruppen, estis publikigita en Leipzig en tri volumoj el 1888 ĝis 1893. En 1886 Lie iĝis profesoro en Leipzig, anstataŭ Klein, kiu estis irinta al Gotingeno. En novembro 1889 li komencis suferi diversajn malsanojn.