Σωρανός ο Εφέσιος (98-138) | |
---|---|
![]() "De morbis acutis et chronicis", verko reeldonita en Amsterdamo, en la jaro 1709. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 98 en Efeso, ![]() |
Morto | 138 en Efeso, ![]() |
Lingvoj | antikva greka • latina |
Ŝtataneco | Roma regno ![]() |
Okupo | |
Okupo | kuracisto ginekologo ![]() |
Sorano de Efezo (antikve-greke Σωρανός ὁ Ἑφέσιος, Sōranós ho Efésios, latine Soranus Ephesius; 98–138) estis greka kuracisto, ginekologo, obstetrikisto kaj pediatro, la ĉefa reprezentanto de la metodisma lernejo pri medicino (kiu emfazis simplajn kaj praktikajn regulojn, surbaze de teorio kiu atribuis al ĉiuj malsanoj ian adversan staton de “internaj poroj”).
Liaj skribaĵoj normigis la medicinan koncepton pri la malsanoj de la virinoj, gravedeco, kaj porinfanaj zorgoj dum preskaŭ 1500 jaroj. Oni priskribas lin kiel la plej granda ginekologo de la antikva tempo, kaj laŭŝajne li estis kontraŭa al la abortigaj praktikoj kiuj superregis la romiajn kutimojn liaepoke.[1]