Soul Eater | |
---|---|
![]() | |
Originala titolo | Soul Eater ソウルイーター [Sōru Ītā] |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana |
Ĝenro | batalo, komedio, supernatura filmo |
Por kiu | ŝonen |
Mangao | |
---|---|
Aŭtoro | Okubo Acuŝi |
Publikiginto | Gangan Comics |
Magazino | Monthly Shōnen Gangan |
Aperdatoj | 24-a de junio 2003 |
Volumoj | 21 |
Animeo (tv) | |
---|---|
Reĝisoro(j) | Igaraŝi Takuja |
Studio(j) | Bones |
Muziko | Iŭasaki Taku |
Televidaj retoj | TV Tokyo |
Aperdatoj | 7-a de aprilo 2008 — 30-a de marto 2009 |
Epizodoj | 51 |
Mangao (Soul Eater Not!) | |
---|---|
Aŭtoro | Okubo Acuŝi |
Publikiginto | Gangan Comics |
Magazino | Monthly Shōnen Gangan |
Aperdatoj | 12-a de januaro 2011 — nun |
Volumoj | 2 (aŭ pli) |
Soul Eater (laŭvorte: animmanĝanto, japane: ソウルイーター [Sōru Ītā]) estas mangao, sur kies bazo estas kreitaj samnoma anime-serio (2008 — 2009) kaj radio-dramo "Anima Manĝanto: speciala praktika leciono pri sociaj sciencoj" (ソウルイーター特別社会科見学 [Sōru Ītā Tokubecu Ŝakaika Kengaku]), kiu aperas la 31-a de aŭgusto 2005. Ekde januaro de 2011 la nova mangao "Soul Eater Not!" estas eldonita, kies temo estas branĉo de temo de la ĉefa mangao.
Ekzistas taga kaj nokta versioj de la animeo. En la nokta versio ĉeestas aldonaj insertoj ekstertemaj kun ŝercoj, anoncoj kaj simile.