Spaliero[1] estas eskal-simila, ligna sportilo fiksita sur muro kaj servanta por diversaj gimnastikaj ekzercadoj kiel grimpado, piedlevado, eksidado ks. Ĝi estas instalita en haloj aŭ gimnastikejoj.
Spaliero altas ĉ. 210-260 cm kaj havas 9 ĝis 16 ŝtupojn. La supra ŝtupeto staras ĉiam antaŭen por ebligi gimnastikajn ekzercojn pri pendo.
La ŝtupetoj estas ofte produktitaj el frakseno aŭ alia forta ligno kaj havas diametron de ĉ. 35 mm.