Spaliro estas laŭ PIV aŭ vico de fruktarboj, kies branĉoj estas rektlinie, ebene kaj plate alfiksitaj al muro, aŭ latkrado, aŭ etende simila vico de homoj rektlinie starantaj laŭlonge de vojo; kaj laŭ ĉefe la unua signifo oni ebligas la terminon spaliri por aranĝi (ekzemple arbojn) spalire.[1]
Laŭ Francisko Azorín Spaliro estas Vico de vegetaĵoj, floraj aŭ fruktaj, kies branĉoj estas plate alfiksitaj al muro aŭ kradaro, kiel ĝardenornamo.[2] Li indikas etimologion el la latina spathula (dorso).[3]