Spato estas malnova minekspluata aŭ mineralogia termino kiu estas uzata por kristaloj, kiuj havas facile rimarkeblajn surfacojn. Spato facile rompiĝas aŭ fendiĝas en rombajn, kubajn aŭ lamenarajn fragmentojn kun glata brila surfaco.
La diversaj spataj mineraloj estis historia termino inter ministoj kaj alkemiistoj por ajna nemetala mineralo similaj kiel gipso.
Inter ministoj la termino "spato" nuntempe estas ofte uzata sole por esprimi ajnan brilan kristalan substancon. Plejofte, spato priskribas facile fendeblajn, iomete kolorajn nemetalajn mineralojn kiaj feldspato, kalcito aŭ barito. Barito (BaSO4) — la ĉefa fonto de bario — estas ankaŭ nomata "peza spato"[1] (greke barys (βαρύς) signifas "peza"). Kalcito ofte formas "hundodentajn spatajn" (angle dogtooth spar) kristalojn kiuj estas trovitaj en druzoj kaj kavernoj.