Speciala Kapt-ordona Libro de Poloj (germane: Sonderfahndungsbuch Polen, pole: Specjalna księga Polaków ściganych listem gończym) – nomata ankaŭ postkura libro aŭ proskriba listo de t.n. malamikoj de Tria Regno. Ĝi estis alfabeta nom-listigo kun 8,8 mil de la nomoj de poloj, la plej meritaj por Pollando kaj destinitaj por aresto kaj likvido sur teritorioj enkorpigitaj al la Nazia Germanio kadre de Operaco Tannenberg.