Spelin

Kovrilo de la unua libro pri Spelin

Spelin estas planlingvo proponita de Juraj (Georg) Bauer, kroata instruisto el Zagrebo. Spelin estis rigardata kiel serioza konkuranto de Esperanto en la fino de 19-a jarcento, ĉefe en Usono[mankas fonto], sed neniam akiris veran uzon.

En la jaroj 1885–1886 Bauer estis aktiva volapukisto, la aŭtoro de kroata gramatiko de Volapuko (1886). En la jaroj 1886–1887 li okupiĝis pri la tiel nomata Lingvistika Kombinatoriko (Sprachwissenschaftliche Kombinatorik) kaj reformo de Volapuko[1]. En 1888 li eldonis la unuan libron de la lingvo Spelin[2], iom modifitan en 1891[3].

  1. Sprachwissenschaftliche Kombinatorik. Ein Vorschlag Volapük vokalreicher und dennoch etwas kürzer darzustellen. Zagrebo 1886
  2. Der Fortschritt der Weltsprache-Idee, insbesondere meines Weltsprache-Projekts Spelin. Suppan, Zagrebo, 1888
  3. Verbesserungen und Zusätze zu meinem Weltsprache-Projekte. Prospekt des Spelin-Wörterbuches, 1891.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne