Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Spiro (apartigilo) |
Spirado estas procezo, kiu movas aeron en la pulmojn kaj reen el ili por difuzigi oksigenon en la sangon kaj karbonan dioksidon el la sango en la eksteran medion. La eniga fazo de la ciklo nomiĝas enspiro kaj la eliga estas elspiro. Ĝi estas la ĉefa maniero de spirado de tetrapodoj, interalie homoj. Aliaj bestoj havas alispecajn spirajn organojn, kiel brankojn ĉe fiŝoj kaj traĥeojn ĉe multaj artropodoj.
La gasa interŝanĝo okazigata per spirado ebligas ĉelan spiradon, esencan metabolan procezon. Tetrapodoj, kiel ĉiuj aerobiaj organismoj, postulas oksigenon ĉe la ĉela nivelo por liberigi energion kaj perlabori energi-riĉajn molekulojn kiel glukozon.
Spirado grave rolas en la homeostazo, tiel ke ĝia ofteco kaj profundo varias por stabiligi la biokemian staton de la korpo. La medicina termino por normala malstreĉiga spirado estas eŭpneo.