Spirituali | ||
---|---|---|
Franciskanoj • religia movado | ||
Per la esprimo Spirituali (de nun Spirritualoj aŭ "franciskanaj spiritualoj”) estas indikataj du sociaj kaj religiaj fenomenoj, kunligitaj inter si, de la historio de la du unuaj jarcentoj de la movado franciskana [1]
Larĝsence, oni rajtas paroli pri Spirituala Franciskanismo, kiel aro nombra kaj multfaceta, jam identigebla eĉ dum la jaroj en kiuj Francisko el Asizo estis vivanta, Iuj fratuloj, aspiris al malriĉeco radikala kaj absoluta (“senlima”), kaj post la morto de Francisko petis travivi en la origina regulo laŭlitere interpretita, nome sine glossa (sen oficialaj interpretoj praktike malpliigantaj la gravecon), kaj laŭ Testamento de Sankta Francisko, al kiu la cetera ordeno ne agnoskis normigan aŭtoritaton.
Striktsence, male, parolante pri Spiritualoj oni enkadras specifan movadon kiu floris ekde la dua duono de la 13-a jarcento kaj daŭris ĉirkaŭ 50 jarojn, en du lokaj kuntekstoj tre identigeblaj kaj tre malsamaj inter si: la okcitanlingvaj urboj de la nuna Suda Francio, kiuj estis teatro de la predikado de Petro Olivi, kaj hermitejoj disaj inter la montoj de Centra Italio, kies fratuloj havis siajn apogopunktojn en Anĝelo Klareno kaj Petro el Maĉerato kromnomita fra' Liberato. Tiuj fratularoj (kaj kaze de Francio ankaŭ fratularinaroj] kaj iliaj subtenantoj, inter kiuj elstaris Arnoldo de Vilanova, certe apartenis al la kategorio supre priskribita, sed havis ankaŭ kelkajn komunajn trajtojn tre identigeblajn: forta apokalipsa atendo de Antikristo kaj de renovigo de la Eklezio, la kritiko pli/malpli eksplicita kontraŭ la ekleziaj aŭtoritatoj (aparte kontraŭ Bonifaco la 8-a kaj de la Ordeno (aparte kontraŭ la ĝenerala ministro Johano el Morrovalle) kaj, ofte, la klopodo altrudi al franciskanismo vivstilon pli laŭtipe ermitanoj.