Spironolaktono estas medikamento ĉefe uzata por kuraci edemon pro kora malsufiĉo, cirozo, aŭ rena malsano.[1] Ĝi ankaŭ estas uzata por kuraci altan sangopremon, hipokaliemion ne pliboniĝintan pro suplementado, trofruan puberecon, aknon kaj troan haran kreskon en virinoj.[1][2] Ĝi ankaŭ estas uzata kiel kontraŭandrogenaĵo por hormona anstataŭiga terapio en transseksaj virinoj.[3] Oni prenas spironolaktonon buŝe.[1]
Oftaj kromefikoj inkludas neekvilibriĝon de elektrolitoj, precipe tro altan sangokalion, naŭzon, vomemon, kapdoloron, ekzantemon, kaj malpliiĝon de seksuma deziro.[1] De pacientoj kun hepataj aŭ renaj problemoj ĝi estu prenata kun speciala zorgo.[1] La efikoj al gravedeco ne estas bone studitaj kaj ĝi ne estu uzata por kuraci altan sangopremon dum gravedeco.[4] Spironolaktono estas steroido, kiu blokas la efikojn de la hormonoj aldosterono kaj testosterono, kaj havas iujn efikojn similajn al oestrogeno kaj progesterono.[5][1] Ĝi apartenas al klaso de medikamentoj nome kalioŝparantaj diurezigiloj.[1]
Spironolaktono enkondukiĝis en 1959.[6][7] Ĝi estas listata de la Monda Organizaĵo pri Sano kiel esenca medikamento.[8]