Stadiono Wembley | |||
---|---|---|---|
plurcela stadiono koncertejo | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | Foster and Partners • Populous vd | ||
Estiĝo | 30-a de septembro 2002 | ||
Malfermo | 9-a de marto 2007 | ||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||
Situo | Brent | ||
Adreso | Wembley Park, London, UK, HA9 0WS | ||
Situo | |||
Geografia situo | 51° 33′ 20″ N, 0° 16′ 46″ U (mapo)51.555555555556-0.27944444444444Koordinatoj: 51° 33′ 20″ N, 0° 16′ 46″ U (mapo) | ||
| |||
Posedata de | Wembley National Stadium Ltd vd | ||
Retejo | https://www.wembleystadium.com/ | ||
La Stadiono Wembley (angle Wembley Stadium) estas futbala stadiono en Wembley en la urbodistrikto Brent de Londono, Anglio, kiu funkcias kiel la hejmstadiono de la Angla nacia teamo. La stadiono enhavas 90,000 sidlokojn, kaj estas klasifikita kiel la due plej granda en Eŭropo [1].
La stadiono estis konstruita sur la ruinoj de la malnova stadiono samnoma, kiu estis uzita de la angla nacia teamo de 1923 ĝis ĝia fermo en 2000 [2][3]. La nova stadiono estis inaŭgurita en 2007, kaj ĝi ankaŭ gastigas la ludojn de Community Shield (en), la finalon de la FA-Pokalo kaj la finalon de la League Cup (en).
La posedanto de la stadioninstalaĵo estas The Football Association (FA), la angla futbalasocio, kaj ĝi estas uzata por pluraj specoj de sportaj eventoj kaj por koncertoj [4].