Standard ML | |
---|---|
dialekto de programlingvo • proceda programlingvo • interpretata programlingvo • funkcia programlingvo | |
Paradigmo: | plurparadigma: funkcia, ordonema |
Paradigmo(j): proceda programado • ordonema programado • modula programado • funkcia programado | |
Tipa sistemo: | forta, statika, dedukta |
Ĉefaj realigoj: | MLKit, MLton, MLWorks, Moscow ML, Poly/ML, SML/NJ, MLj, SML.NET |
Programlingva(j) dialekto(j): | Alice, Concurrent ML, Dependent ML |
Kreita sub la influo de: | ML, Hope |
Havas influon sur: | Elm, F*, OCaml, Rust, Scala |
Standard ML (SML; angle Standard Meta Language) estas ĝeneralcela, modula, funkcia programlingvo kun compile-time type checking kaj type inference. Ĝi popularas inter skribistoj de tradukiloj kaj programlingvaj esploristoj, kaj ankaŭ ĉe la ellaborado de teorempruviloj.
SML estas moderna dialekto de ML, la programlingvo uzita en la teorempruvila projekto Logic for Computable Functions (LCF). Ĝi distingindas inter vaste uzataj lingvoj pro tio, ke ĝi havas formalan specifigon, donitan kiel tipreguloj kaj operaciaj semantikoj en The Definition of Standard ML (1990, reviziita kaj simpligita kiel The Definition of Standard ML (Revised) en 1997).[1]