La Standardo de Ur estas artaĵo kiu datas de la epoko de sumaranoj, nome ĉirkaŭ la 26-a jarcento a.K. (epoko Arkaika Dinastia III) prilaborita per la tekniko de la marketro,[1] arto tipa de Sumero kaj Akado konsistanta en inkrustado de ŝtono kaj aliaj materialoj distribuitaj en sinsekvaj bendoj en mebloj, instrumentoj kaj aliaj objektoj, eĉe en konstruaĵoj.[2]
Ĝi estis trovita de la brita arkeologo nome Leonard Woolley en la 1920-aj jaroj[3] en la elfosaĵoj de tio kio estis la Reĝa tombejo de la antikva urbo Ur, sude de la aktuala Bagdado (Irako), kaj pli precize sur la ŝultroj de homo, en angulo de la tombo de la reĝino Ŝubad (aŭ Pu-abi) en la tombo PG 779.
La Standardo de Ur estas konservata en la Brita Muzeo de Londono.