Stanislav Schulhof | |
---|---|
D-ro Schulhof en la jaro 1908, fondinto de lirika Esperanto-poezio | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de novembro 1864 en Horní Bradlo |
Morto | 18-an de aŭgusto 1919 (54-jaraĝa) en Nova Urbo |
Tombo | Nova juda tombejo en Pardubice |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Nacieco | ĉeĥo |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | First Faculty of Medicine, Charles University (en) |
Okupo | |
Okupo | dentisto poeto tradukisto esperantisto kuracisto |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | 30 poemoj de 16 ĉeĥaj poetoj (Vrchlický, Březina, Bezruč, Neruda, Borovský, Machar kaj aliaj), kolektitaj en libreto Bohemiaj grenatoj |
Verkis en Esperanto | poemarojn Per espero al despero, Kion la vivo alportis, Aŭtunaj floroj k.a. |
Stanislav SCHULHOF [ŝulhof] estis ĉeĥa esperantisto kaj dentkuracisto en Pardubice. Entuziasma pioniro de Esperanta movado en Ĉeĥio, fondinto de Esperanto-klubo en la orientbohemia urbo Pardubice, kun siaj same patriotaj geamikoj portanto de riĉa kultura vivo en tiu urbo, ĵurnalisto, verkisto, dramisto. Li estas konsiderata kiel la unua Esperanta lirika poeto.