Stanley Schachter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1922 en Kvinzo |
Morto | 7-an de junio 1997 (75-jaraĝa) en East Hampton |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Alma mater | Universitato de Miĉigano Universitato Yale Masaĉuseca Instituto de Teknologio ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Sophia Duckworth (en) ![]() ![]() |
Infano | Elijah Sloane Duckworth-Schachter (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | psikologo universitata instruisto ![]() |
Stanley SCHACHTER (15a de aprilo, 1922 – 7a de junio, 1997) estis usona socipsikologo, kiu estas eble plej bone konata pro sia disvolvigo de la dufaktora teorio de emocio en 1962 kune kun Jerome E. Singer. En sia teorio li asertas, ke emocioj havas du ingrediencojn: nome fiziologia ekscitigo kaj kogna faktoro. La persona sperto de emocio devenas el la mensa konscio de la korpa fizika ekscitigo kaj el la klarigo kiun oni ligas al tiu ekscitigo. Schachter ankaŭ studis kaj disvastigis multajn verkojn pri la temoj de trodikiĝo, grupdinamiko, naskordo kaj fumemo. Enketo de la gazeto Review of General Psychology, publikigita en 2002, rangigis Schachter kiel la sepa plej citita psikologo de la 20a jarcento.[1]