Staphylococcus

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Staphylococcus

Biologia klasado
Regno: Bakterioj Bacteria
Filumo: Firmicutes
Klaso: Bacilli
Ordo: Bacillales
Familio: Staphylococcaceae
Genro: Stafilokokoj Staphylococcus
Rosenbach 1884
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Stafilokokoj - latine Staphylococcus, el la grekaj vorteroj σταφυλή [stafilé]grapolo‘ kaj κόκκος [kókkos] ‚kerno‘ aŭ ‚grajno‘ - estas globoformaj, Gram-pozitivaj bakterioj, kiuj ofte grupiĝas grapoloforme. Stafilokokoj estas nemoveblaj kaj ne kreas sporojn. Kutime ili grandas inter 0,5 kaj 1,5 mikrometroj. Medicine aparte gravas la genra specio staphylococcus aureus, kiu troveblas preskaŭ ĉie en la naturo, ankaŭ sur la haŭto kaj en la supraj spiraj organoj de 25 ĝis 30 procentaĵoj de ĉiuj homoj. Kutime ĝi ne kaŭzas malsanosimptomojn. Se tamen pro bakterie favoraj kondiĉoj aŭ malforta homa imuna sistemo la bakterioj ricevas la eblecon forte plimultiĝi, ekestas haŭtaj infektoj (abscesoj, muskolaj infektoj, kaj en home malfavoraj kazoj ankaŭ vivdanĝerigaj infektoj kiel pneŭmonio, endokardiitosepso. Se la bakterioj iĝas rezistaj kontraŭ pluraj gravaj antibiotikoj, ili medicine aparte malfacile kontraŭbataleblas kaj en kazo de transdono al aliaj homoj ankaŭ povas vivdanĝerigi tiujn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne