Star Wars Episode IV: A New Hope

Stelaj Militoj Epizodo 4-a: Nova Espero
Filmafiŝo
Filmafiŝo
filmo
Originala titolo Star Wars Episode IV: A New Hope
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 25-a de majo 1977
Daŭro 121 minutoj (originale)
Ĝenro sciencfikcia fantazio
Kameraado Gilbert Taylor
Buĝeto Usona $11.000.000
Reĝisoro(j) George Lucas
Produktisto(j) Gary Kurtz
Scenaro George Lucas
Filmita en Usono, Tunizio, Gvatemalo
Loko de rakonto Tatooine • Morta Stelo • Yavin IV
Muziko de John Williams
Ĉefrolantoj Mark Hamill
Harrison Ford
Carrie Fisher
Peter Cushing
Alec Guinness
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj Industrial Light & Magic
Produktinta firmao Lucasfilm
Distribuo 20th Century Fox
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Filmoredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Kostumfasonado • Akademia Premio por la Plej Bona Ensceniga Fasonado • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Partituro • Akademia Premio por la Plej Bona Sonmiksado • Akademia Premio por la Plej Bona Vida Efektaro • Akademia Premio por Speciala Atingo • premio Ora Globo de la plej bona origina filma muziko • BAFTA Award for Best Original Music • Grammy Award for Best Score Soundtrack for Visual Media • Saturn Award for Best Science Fiction Film • Saturn Award for Best Director • Saturn Award for Best Writing • Saturn Award for Best Supporting Actor • Saturn Award for Best Music • Saturn Award for Best Costume • Saturn Award for Best Make-up • Saturn Award for Best Special Effects • National Board of Review: Top Ten Films • Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento
IMDb
vdr

Star Wars Episode IV: A New Hope (“Stelaj Militoj Epizodo 4-a: Nova Espero”), originale montrita kiel Star Wars, estas sciencfikcia fantazia filmo el 1977 verkita kaj direktita de George Lucas. Ĝi estas la unua el naŭ filmoj faritaj en la Sergio Stelaj Militoj. Tri postaj filmoj antaŭrakontas la internan kronologion de la serio. Inter fervoruloj, la titolo estas ofte mallongigita kiel “ANH”.

Steluloj aperantaj en la filmo inkluzivas Mark Hamill, Harrison Ford, Carrie Fisher, Peter Cushing kaj Alec Guinness.

Antaŭ longa tempo, en fora galaksio, la filmo rakontas pri grupo da liberecbatalantoj, nomataj Ribela Alianco, kiu strebas detrui la kosmostacion de la prema Galaksia Imperio. La intrigo sekvas la rakonton de la juna farmisto Luke Skywalker, kiu neatendite ekrolas kiel heroo, kiam li neintence ekposedas robotojn, kiuj kunportas la planon de la stelstacio. Li devas akompani emeritan militan generalon, Obi-Wan Kenobi por savi la posedanton de la robotoj, princino Leia Organa, liveri la planon al la sekreta stacio de ribeluloj, kaj helpi detrui la spacostacion, antaŭ ol ĝi atingos kaj detruos la ribelulan bazon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne