Status quo (el la latina: status quo, signifante "la ekzistanta situacio", "situacio en kiu") estas termino derivita de la esprimo uzata en diplomatio latine status quo ante bellum kiu signifas "la situacio kiu ekzistis antaŭ la milito" kaj kutime estas rezervita por postmilitaj situacioj de negocoj kaj traktado. Sed en la parolata lingvo la termino indikas la situacion kian ĝi estis kaj daŭre estas, ĉi tie kaj ĉi tiam. La mezlonga termino "status quo ante" kutime estas uzata por sociaj aferoj, kiel rezisto al socia aŭ religia reformo; kaj ankaŭ tiu de "status quo ante bellum".
Politikaj debatoj ofte supozas, ke ekzistas avantaĝo en konservado de la status quo, ia interna avantaĝo kiu ne estas derivita de la naturo de la status quo, sed de la danĝeroj enecaj en ŝanĝoj, kiaj ajn ili estus. La esprimo "konservi la status quo" estas uzita por priskribi reziston al radikalaj ŝanĝoj en la socia aŭ politika situacio.
Ekzemploj de la uzo de la esprimo troveblas en la daŭrantaj sociaj luktoj aŭ en la pozicio de Tajvano fronte al la postulo de Ĉinio rehavi (revenĝismi) suverenecon super la tajvana insulo.