Stefanie Tucker | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1935 (89-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Gerald Tucker ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Stefanie Tucker (prononco [ŜTEfani: Takr]), naskiĝis en 1936, do fine de la nuna jaro 89 jarojn aĝa, estas germana esperantistino. Laŭ stato fine de la jaro 2014 ŝi estas la vicprezidantino de Bavara Esperanto-Ligo, la regiona organizaĵo de Germana Esperanto-Asocio en la federacia lando, kaj la prezidantino de la loka "Esperanto-lingvoklubo" en la hejmurbo Aŭgsburgo. Kun sia usona edzo Gerald Tucker, ambaŭ aktivaj esperantistoj ekde la 1950-aj jaroj, ŝi krome ekde la 1980-aj jaroj aktivas kiel gvidaj kunlaborantoj de la Germana Esperanto-Instituto, kaj aldone ekde la jaro 2007 gvidas la publikajn rilatojn de la aŭgsburga civitana centro Holzerbau.[1]