Stela mapo aŭ ĉiela mapo estas mapo, kiu priskribas la aspekton de la ĉielo dum la nokto, indikante la lokon de la steloj, zodiakaj signoj kaj galaksioj, kiel ili aperas sur la nokta ĉielo. Simile al la mapoj de la tero, ĉi tiuj mapoj ankaŭ dividiĝas per reto de koordinatoj por pli facile trovi la diversajn ĉielajn korpojn, kiuj aperas sur la mapoj.