La Merenptah-steleo (Venka steleo de Merenptah) estas enĉifraĵo de Merenptah, antikva egiptuja faraono (regis de 1213 a.K.–1203 a.K.) sur dorsa flanko de nigra granita steleo (318x163 cm) de Amenhotep la 3-a. Ĝin malkovris Flinders Petrie en Tebo, en 1896. La plimulto de la hieroglifoj sciigas pri militiro de Merenptah kontraŭ la libianoj, sed ĝi famiĝo estas dankebla al tio, ke oni povas deĉifri nomon de Izraelo, kio estas ties unua skriba mencio en la historio kaj la sola en egiptaj verkoj.