Stille Nacht

La Paca-Nokt'-Kapelo en Oberndorf
«Stille Nacht» en Esperanto kaj germane
ADORU 213

Paca Nokt', ankaŭ Milda nokt'[1], estas unu el la plej popularaj Kristnaskaj kantoj en la mondo. Ĝi estas el la germana tradukita en almenaŭ 320 lingvojn. UNESKO deklaris ĝin en 2011 nemateria kultura heredaĵo[2].

Ĉirkaŭ 1816 la aŭstria vikario Joseph Mohr (1792–1848) germane skribis la tekston de poemo, kies originala komenclinio estas Stille Nacht, heilige Nacht (Trankvila nokto, sankta nokto).

En decembro 1818 la orgeno en la preĝejo de pastro Mohr en Oberndorf paneis. Li bezonis senorgene kanteblan kanton por la Kristnaska meso kaj petis la vilaĝ-lernejestron Franz Xaver Gruber (1787–1863) komponi gitaran melodion por «Stille Nacht». De Oberndorf la kanto eliris en la tutan mondon.

Preskaŭ unu jarcenton poste, en 1914, dum Kristnaska militpaŭzo en la Unua mondmilito, kaj la anglaj kaj la germanaj soldatoj samtempe kantis «Paca Nokt'» en siaj propraj naciaj lingvoj.

De la origine ses strofoj estas plej ofte konataj nur la unua, dua kaj lasta. Oni kutime kantas ilin laŭ la melodi-versio de 1838. La tutan germanan tekston kaj la originalan melodion de 1818 oni trovas en la interreta portalo KRISTANAJ FONTOJ.

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-26. Alirita 2019-06-24 .
  2. (franca) Douce nuit, sainte nuit» célèbre ses 200 ans place Saint-Pierre, (kun video), Vatican News

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne