Stomakoleo estas hela oleo komponata de neŭtralaj dietaj lipidoj troviĝantaj en la proventrikulo (antaŭ-maĉstomako) de birdoj de la ordo de Procelarioformaj. Ĉiuj albatrosoj, procelariedoj (petreloj kaj fulmaroj) kaj hidrobatedojs uzas tiun oleon. La ununuraj Procelarioformaj kiuj ne uzas ĝin estas la pelekanoidedoj.