Strabono | ||
---|---|---|
greka historiisto kaj geografo | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Στράβων | ||
Naskiĝo | 63 a.Kr. en Amasia en Kapadokio (hodiaŭ Turkio) | |
Morto | 23 p.Kr. en Amasia, Romia Imperio | |
Etno | Grekoj de la Ponto vd | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Profesio | ||
Okupo | geografo filozofo historiisto verkisto ![]() | |
Laborkampo | Geografio ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | Geografio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Strabono (greke Στράβων, latine Strabo „la strabulo“; naskiĝis ĉirkaŭ -63 a. K. en Amasja en Kapadokio en nuna Turkio; mortis post la jaro 23) estis greka historiisto kaj geografo. Lia plej konata verkaĵo havas la simplan titolon Geografio (greke Γεωγραφικά, Geōgrafiká).
Post longaj vojaĝoj li vivis ekde la jaro 20 a.K. senĉese en Romo. Krom granda historia verko en 47 libroj, el kiu konserviĝis nur kelkaj fragmentoj, li verkis la jam menciita verkon Geografio en 17 volumoj: 1+2 = fizika-matematika geografio; 3-10 = Eŭropo; 11-16 = Azio; 17 = Afriko. Kvante kaj gravece ĝi ĉerpas el la plej bonaj fontoj i.a. de Eratosteno de Kireno aŭ Apolodoro. Parte ĝi baziĝis ankaŭ sur propraj spertoj de vojaĝanto. Temas pri altvalora geografia antologio, krom la verko de Ptolemeo nia ĉefa fonto pri antikva geografio.