La stratigrafio en la terscienco estas la la plej grava metodo por interrilatigo kaj relativa datigo de sedimentaj petroj. Hodiaŭ ĝi estas dividita je pluraj subfakoj (germanlingve: Einzelwissenschaft; anglalingve: academic discipline aŭ field of science), kies kombinita uzo helpe de la geokronologio ebligas tre precizan, relativan samkiel absolutan datigon de petroj kaj per tio rekonstruon de la terhistorio.