Stratokumuluso

Stratokumuluso[1] (latine strātocumulus, mallonge Sc) estas genro de nuboj, konsistantaj el grandaj, mallumaj, rondaj amasoj, ofte en grupoj, linioj, aŭ ondoj, kies eroj estas pli grandaj ol tiuj en altokumuluso. Stratokumuluso ordinare troviĝas malpli ol 2 km super marnivelo.

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: stratokumulus/o

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne