Sturnedoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sturnedoj
Sturno, Sturnus vulgaris
Sturno, Sturnus vulgaris
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Rafinesque, 1815
Genroj

Preskaŭ 30; vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Sturnoj estas popola nomo por Sturnedoj, malgrandaj ĝis mezgrandaj paserinaj birdoj de la familio Sturnidae. La nomo "Sturnidae" (Sturnedoj) devenas el la latina vorto por sturno, sturnus. Sturnoj loĝas nature en la Malnova Mondo (Eŭropo, Azio kaj Afriko), en norda Aŭstralio kaj sur insuloj de la tropika Pacifiko. Kelkaj eŭropaj kaj aziaj specioj estis enkondukitaj en tiuj areoj, same kiel en Nordameriko, Havajo kaj Novzelando, kie ili ĝenerale konkurencas por habitato kun indiĝenaj birdoj kaj estas konsiderataj invadaj specioj. La sturneda specio plej familiara al pliparto de homoj en Eŭropo kaj Nordameriko estas la Eŭropa sturno, kaj tra granda parto de Azio kaj Pacifiko la Komuna minao estas ja komuna.

Sturnedoj havas fortajn piedojn, ties flugo estas forta kaj rekta, kaj ili estas tre gregemaj. Ties preferata habitato estas tre malferma kamparo, kaj ili manĝas insektojn kaj fruktojn. Kelkaj specioj loĝas ĉe homaj setlejoj, kaj estas fakte ĉiomanĝantaj. Multaj specioj serĉas manĝerojn per malfermo de la beko post sondado en densa vegetaĵaro; tiu kutimo nomiĝas "sondado per malferma beko" .

Plumaroj estas tipe malhelaj kun metaleca brilo. Plejparto de specioj nestumas en truoj kaj la ino demetas bluajn aŭ blankajn ovojn.

Multaj aziaj specioj, ĉefe la pli grandaj, nomitaj minaoj, kaj multaj afrikaj specioj estas konataj kiel brilsturnoj pro siaj irizaj plumaroj.

Sturnedoj havas diversajn kaj komplikajn voĉojn, kaj estas de ĉiam konataj ĉar enmetas sonojn el siaj ĉirkaŭaĵo en siajn proprajn alvokojn, inklude hupojn, kaj homajn parolmanierojn. Tiuj birdoj povas rekoni precizajn individuojn pro ties alvokoj, kaj estas lastatempe objekto de priserĉado pri evoluado de homa lingvo.[1]

  1. Zimmer, Carl. "Starlings' Listening Skills May Shed Light on Language Evolution". The New York Times, 2a de majo 2006. Konsultita la 14an de januaro 2009.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne