Ĉi tiu artikolo temas pri specio de birdo "Sturnus vulgaris". Por itala komunumo rigardu la paĝon Sturno (Italio). Por planedo legu la artikolon Saturno (planedo). |
Vulgara sturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sturno en Londono
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sturnus vulgaris (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La vulgara sturno, ordinara sturno, eŭropa sturno aŭ simple sturno (Sturnus vulgaris) estas paserina birdo de la familio de Sturnedoj kaj la plej tipa el la genro, kiu siavice estas la plej tipa en la familio.
Tiu specio de sturno estas indiĝena de plej parto de moderklimataj Eŭropo kaj okcidenta Azio. Ili estas loĝantaj birdoj en suda kaj okcidenta Eŭropo kaj sudokcidenta Azio, dum nordorientaj populacioj migras suden kaj okcidenten vintre al tiuj regionoj, kaj eĉ iom pli suden al areoj kie ili ne reproduktiĝas, nome en Iberio kaj norda Afriko. Ĝi estas disvastiĝinta ankaŭ en Aŭstralio, Novzelando, Nordameriko kaj Sudafriko.