Subahdar (urdue صوبہ دار) (konata ankaŭ kiel Nazim aŭ en angla kiel "Subah"[1] aŭ esperantigite kiel Subahdaro) estis unu el la nomigoj por guberniestro de subah (provinco) dum la epoko de la Mogola Imperio de Hindio kiu estis alternative nomita Sahib-i-Subah aŭ Nazim. La vorto, Subahdar estas de persa deveno.[2]
La Subahdar estis estro de la mogola provinca administracio. Li estis helpita de la provincaj Diŭan, Bakŝi, Faujdar, Kotwal, Qazi, Sadr, Waqa-i-Navis, Qanungo kaj Patwari.[3] La Subahdaroj estis normale nomumitaj de la mogolaj princoj aŭ de la oficiroj kiuj tenis la plej altajn mansab-ojn (rangojn).