Vort- ordo |
Esperanta ekvivalento |
Proporcio de lingvoj |
Ekzemplaj lingvoj | |
---|---|---|---|---|
SOV | "Mi vin amas." | 45% | hindia, japana, latina | |
SVO | "Mi amas vin." | 42% | angla, ĉina, rusa | |
VSO | "Amas mi vin." | 9% | hebrea, irlanda, zapoteka | |
VOS | "Amas vin mi." | 3% | baure, fiĝia, malagasa | |
OVS | "Vin amas mi." | 1% | apalai, hixkaryana, tamila | |
OSV | "Vin mi amas." | 0% | jamamadí, warao, xavante |
Ofteco de lingvaj vortordoj enketita fare de Russell S. Tomlin.[1][2]
Laŭ lingva tipologio, SOV estas la plej komuna vortordo inter la lingvoj de la mondo.
Ekzemple:
El la japana lingvo:
Tiu vortordo estas tipe uzata en:
SOV lingvoj havas fortan emon uzi postpoziciojn anstataŭ prepozicioj, sed ekzistas esceptoj al tiu emo, ekzemple la latina. Ili emas meti helpoverbojn post la ĉefverbo, genitivan substantivan subfrazon antaŭ la posedata substantivo, kaj subjunkcioj je la fino de subjunkcia subfrazo. Lingvoj kie relativa subfrazo antaŭas la modifatan substantivon estas plej ofte SOV, sed la renverso ne estas vera; multaj SOV lingvoj havas relativajn subfrazojn post la modifatan substantivon. SOV lingvoj ankaŭ emas ordigi la adpoziciajn subfrazojn laŭ ordo tempo-maniero-loko.
Formo: Subjekto - Objekto - Verbo
Komparu kun SVO, VSO, VOS, OSV, OVS.