Succession | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | Succession |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | komedia dramo |
Aktoroj | Brian Cox • Jeremy Strong • Kieran Culkin • Alan Ruck • Sarah Snook • Matthew Macfadyen • Nicholas Braun • Hiam Abbass • Peter Friedman • J. Smith-Cameron • Dagmara Domińczyk • Harriet Walter • James Cromwell • Justine Lupe |
Muziko de | Nicholas Britell |
Amplekso | |
Sezonoj | 4 |
Epizodoj | 39 |
Elsendo | |
Elsendita | 3 jun. 2018 – 28 maj. 2023 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
Heredo (en la angla: Succession) estas komedi-drama televida serio, reĝistorita de Jesse Armstrong. La serio estis elsendita ekde la 3-an de junio 2018 en la reto HBO kaj estis renovigita por pliaj sezonoj. La serio temigas la luktojn de la membroj de la familio Roy, posedantoj de la transnacia komunika kaj distra korporacio "Wistar Royco", por kontrolo de la familia korporacio, kontraŭ la fono de la malfortiĝanta sano de la familia patriarko, Logan Roy, kiu rifuzas ellasi sian tenon sur la administrado de la korporacio.
La serio rikoltis multe da kritikistaplaŭdo - precipe por ĝia scenaro, aktorado kaj produktado. La serio gajnis multajn premiojn kaj nomumojn, inkluzive de la BAFTA Televida premio por Plej bona Internacia Programo, la Premio Ora Globo por Plej bona Drama Serio, kaj la Primetime Entertainment Emmy Premio por Plej bona Drama Serio. Brian Cox, kiu rolas la rolulon de Logan Roy, ricevis la Premion Oran Globon por Plej bona Aktoro en Drama Serio, dum Strong, kiu rolas sian filon Kendall, gajnis la Premion Emmy por Primetime Entertainment por Plej bona Aktoro en Drama Serio.