Suchdol nad Odrou | |||
germane Zauchenthal, germane Zauchtel, latine: Ceuchenthal | |||
kampurbo | |||
Evangelia preĝejo en Suchdol
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Suchdol nad Odrou | |||
Kromnomo: Suchdol | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Nový Jičín | ||
Administra municipo | Nový Jičín | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Sudetio | ||
Montaro | Moravia pordego | ||
Fervojstacio | Suchdol nad Odrou | ||
- fervojlinio | n-ro 270 | ||
Rivero | Odro | ||
Situo | Suchdol nad Odrou | ||
- alteco | 272 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 39′ 21″ N 17° 55′ 41″ O / 49.65583 °N, 17.92806 °O (mapo) | ||
Areo | 22,99 km² (2 299 ha) | ||
Loĝantaro | 2 903 (2024) | ||
Denseco | 126,27 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1337 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 742 01 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0804 | ||
NUTS 5 | CZ0804 599930 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de kampurbo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.suchdol-nad-odrou.cz | |||
![]() |
Suchdol nad Odrou (germane Zauchenthal, Zauchtel, latine Ceuchenthal) estas kampurbo en Ĉeĥio, troviĝanta en distrikto Nový Jičín, en Moraviasilezia regiono. Vivas ĉi tie 2 903 loĝantoj (2024). Ĝi troviĝas inter Beskidoj kaj Odra montetaro en regiono Moravia pordego en supermara alteco inter 270 kaj 280 m s. m. Okcidente super la municipo estas la plej altaj montoj de proksima ĉirkaŭaĵo montetoj Pohoř kaj Olšová kun supermara alteco 475 m s. m. Laŭ la tuta longeco de la kampurbo trafluas rojo Kletenský potok fontanta en montetaro Pohořské vrchy, kiu enfluiĝas en riveron Odron. Parto de la suchdola katastro kun areo 82 km² situas en teritorio de PPR Poodří, proklamita en la jaro 1991. Ekde fino de la 18-a jarcento estas al la kampurbo alparoĥigita domaro Kletné. Preskaŭ la tuta moderna katastro de la kampurbo situas en Moravio, sed tre malgranda randa parto de la katastro devene apartenis al silezia municipo Mankovice, kiel estas videble el komparo de historia mapoj de imperiestraj devigaj eldonoj de stabila katastro kaj samtempe katastra mapo.
Al Suchdol nad Odrou dominas du preĝejoj. Malfrue renesanca katolika paroĥa preĝejo de La plej sankta Triunuo el la jaro 1605 kaj en novromanika stilo konstruita evangelia preĝejo el la jaro 1858. Suchdol estas signifa fervoja nodo en fervojlinio Praha – Přerov – Bohumín, antaŭe nomata Norda fervojo de imperiestro Ferdinando. Inter memorindaĵoj enviciĝas ankaŭ ekspedicia konstruaĵo de fervoja stacidomo, du mezeoj, statuo de imperiestro Jozefo la 2-a kaj baroka katolika paroĥo el la jaro 1730. Loka tradicio estas ekde la jaro 1985 ĉiujara rajdo de la ĉeĥoslovaka kaj hodiaŭ ankaŭ la eŭropa Poneo-Ekspreso.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hladké Životice, Mankovice, Odry, Fulnek, Bernartice nad Odrou kaj Kunín.