| ||||
---|---|---|---|---|
Suda Egeo | ||||
Περιφέρεια Νότιου Αιγαίου | ||||
regiono de Grekio | ||||
Bazaj informoj | ||||
ŝtato: | Grekio | |||
areo: | 5285.99 km² | |||
nombro de loĝantoj: | 327 820 (2021) | |||
loĝdenso: | 62 loĝantoj po km² | |||
administra centro: | Ermupoli | |||
provincoj (νομοί): | 2 | |||
kodo laŭ normo ISO: | GR-L | |||
kodo laŭ normo NUTS: | GR42 | |||
retpaĝo: | www.notioaigaio.gov.gr | |||
Suda Egeo (greke Νότιο Αιγαίο, Nótio Egéo [ˈnɔtjɔ ɛˈʝɛɔ]) estas unu el la 13 regionoj de Grekio, kiu ampleksas la pli sudajn grekajn insulojn de la Egea Maro. Ĝi havas proksimume 300.000 loĝantojn kaj konsistas el la insularoj Dodekanesoj (kiu laŭ geografia vidpunkto apartenas al la sud-sporadaj insuloj), kaj Cikladoj, kiuj ambaŭ estas memstaraj provincoj ("prefektujoj", νομοί - nomí). Administra centro estas la urbo Ermupoli (Ερμούπολη) sur la insulo Siros.
El la insuloj de la du insularoj iuj el la pli grandaj - ekzemple Deloso, Rodiso aŭ en la najbara Norda Egeo la insuloj Lesbo kaj Samoso - havas tradiciajn esperantajn nomojn, listigatajn ekzemple en la esperanta vortaro PIV, aliaj ne estas oficiale listigataj en la esperantaj vortaroj. Estas iom strange nomi iujn (ĝenerale la pli grandajn) insulojn el la grupoj per esperanta o-finaĵo kaj aliajn (tendence la pli etajn) per simpla transliterigo de la greka nomo, sed por ne krei tro da novaj esperantaj vortoj, sekviĝis tiu principo.