Suda Oceano | ||
---|---|---|
oceano [+] | ||
Koordinatoj | 65° 0′ 0″ S, 90° 0′ 0″ O (mapo)-6590Koordinatoj: 65° 0′ 0″ S, 90° 0′ 0″ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 20 327 000 km² (2 032 700 000 ha) [+] | |
Areo | 20 327 000 km² (2 032 700 000 ha) [+] | |
Suda Oceano | ||
Vikimedia Komunejo: Southern Ocean [+] | ||
La Suda Oceano, ankaŭ konata kiel la Antarkta Oceano aŭ la Sudpolusa Oceano, estas oceano tute en la suda hemisfero de la Tero. Ĝi ampleksas la plej sudan akvon de la Monda Oceano sude de la 60° S latitudo ĉirkaŭ la Antarkto.[1] Tamen, la norda limo de la Suda Oceano ne estas preciza. Anstataŭe, la Antarkta Konverĝareo, oceana zono kiu fluktuas sezone, apartigas la Sudan Oceanon disde aliaj oceanoj. Ĉi tiu dinamika natura limo estas formata de la konverĝado de du ĉirkaŭsudpolusaj fluoj. Tiu oceana zono estas kie malvarmaj, norden fluantaj akvoj el Antarkto miksiĝas kun pli varmaj akvoj de Ĉeantarkto.
La Suda Oceano estas alia nomo por kio estis tradicie konsiderate kiel parto de la plej sudaj partoj de la Pacifiko, Atlantiko kaj Hinda Oceano. Ĝi estas la kvara granda oceano de la kvin ĉefaj oceanaj sekcioj (post la Pacifiko, Atlantiko, kaj Hinda Oceanoj, sed pli granda ol la Arkta Oceano)[2] kaj la plej lasta por esti difinita, post la Internacia Hidrografia Organizo (IHO) interkonsentis pri ĝi en 2000, tamen la termino estis longdaŭre uzita de maristoj.
Geografiistoj malkonsentas pri la norda limo de la Suda Oceano, kaj kelkaj eĉ pri ĝia ekzisto - konsiderante la akvojn kiel parton de la Pacifiko, Atlantiko, kaj Hinda Oceano anstataŭe. Aliaj rigardas la Antarktan Konverĝon, oceanan zonon kiu variadas laŭsezone, kiel apartiga divido de la Suda Oceano disde aliaj oceanoj, prefere ol la 60-a paralelo.[3] Aŭstraliaj aŭtoritatoj rigardas la Sudan Oceanon kiel kuŝejon tuj sude de Aŭstralio.[4][5]
La Internacia Hidrografia Organizo (IHO) ankoraŭ ne formale publikigis sian 2000 skizdifinon de la ekzisto de la oceano kaj ĉu ĝi estas sude de 60°S pro tutmondaj "areoj kiel kaŭzo de maltrankvilo" kiel ekzemple ĉe la kazo de la Japana Maro. Ĝia lasta formale publikigita difino de oceanoj originas de 1953; tiu preterlasis la esprimon Suda Oceano, forlasante hidrografiajn oficojn kiuj uzas la esprimon por decidi siajn proprajn nordajn limojn. La IHO-difino (2000) estis cirkulita en skizeldono en 2002 kaj estas uzita per iuj ene de la IHO kaj de iuj aliaj organizoj kiel ekzemple la usona Centra Sekreta Servo kaj Merriam-Webster (filio de Encyclopaedia Britannica).[2][6] La National Geographic Society nuntempe ne prezentas la esprimon Suda Oceano (krom okaze en tiparo diferenca de la aliaj mondoceanoj), kaj anstataŭe montras la Pacifikan, Atlantikan, kaj Hindajn Oceanojn etendiĝantajn al Antarkto en kaj sia presaĵaj kaj enretaj mapoj,[7] kvankam kelkaj el ĝiaj enretaj novaĵoblogoj uzas la esprimon.[8] Mapeldonistoj uzantaj la esprimon Suda Oceano en siaj mapoj estas ekzemple Hema Maps[9] kaj GeoNova.[10]