Sudafrikaj blankuloj | |
---|---|
etno | |
nacia malplimulto | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Blanka sudafrikano estas esprimo kiu rilatas al homoj de Sudafriko kiuj estas de eŭropa deveno kaj kiuj ne rigardas sin, aŭ ne estas rigarditaj, kiel parto de alia rasa grupo, ekzemple, kiel koloraj sudafrikanoj.[1] En lingvaj, kulturaj kaj historiaj esprimoj, ili estas ĝenerale dividitaj en la Afrikans-parolantaj posteuloj de plejparte nederlandaj, germanaj kaj francaj setlintoj, konataj kiel buroj, kaj la Anglalingvaj posteuloj de plejparte britaj setlintoj. La blanka loĝantaro de Sudafriko estas dividita en la jenan distribuon: en 61% afrikans-parolantoj, 36% angla-parolantoj, kaj 3% kiuj parolas alian lingvon,[2] plej precipe portugalan. Blankaj sudafrikanoj estas senkompare la plej granda eŭrop-descenda loĝantargrupo en Afriko.
Blankaj sudafrikanoj devias signife de aliaj blankaj afrikaj grupoj, pro ne nur sia multe pli granda loĝantaro, sed ĉar ili evoluigis naciecon, kiel en la kazo de la buroj, kiuj establis klarajn lingvon, kulturon kaj fidon al Afriko.[3]