Sudfranca Kanalo | |||
---|---|---|---|
Canal du Midi | |||
Kanalo kun supra interkluzejo | |||
Malfermo | 15-a de majo 1681 | ||
Areo | 1 172 m² | ||
Lando | Francio vd | ||
Situo | Tuluzo | ||
Situo | |||
Geografia situo | 43° 36′ 40″ N, 1° 25′ 6″ O (mapo)43.611111111.41833333Koordinatoj: 43° 36′ 40″ N, 1° 25′ 6″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Parto de | Canal des Deux-Mers (en) vd | ||
La Sudfranca Kanalo (france Canal du Midi) estas franca kanalo, kiu navigebligas de Atlantiko ĝis Mediteraneo, kune kun Apudgarona Kanalo (antaŭe nomita flanka kanalo de la Garono). Ambaŭ ili estas la Kanalo de ambaŭ Maroj . Ĝi estas plilongigita per la kanalo de Rodano de Seto ĝis la Rodano.
Ĉar ĝi unue estis nomita Reĝa Kanalo en Langvedoko, la revoluciuloj ŝanĝis ĝian nomon al « Sudfranca Kanalo », en 1789. Ĝiaj samtempuloj rigardis ĝin kiel la plej grandan konstruaĵon de post la dektria jarcento.
La Kanalo de ambaŭ Maroj estas navigebla vojaro, kiuj ebligis kunigi Mediteraneon kun Atlantiko :
Post tio, la Garono kaj la estuaro de Ĝirondo ebligas navigi ĝis la Atlantiko.
La tritika komerco kaŭzis ĝian konstruon. Ellaborita de 1666 ĝis 1681 dum reĝado de Ludoviko la 14a kaj ankaŭ antaŭ supera kontrolo de Petropaŭlo Riketo (Pierre-Paul Riquet) la Sudfranca Kanalo estas unu el la plej malnovaj eŭropaj kanaloj daŭre funkciantaj (la kanalo de Briare (1644) estas ĝia prototipo). La ekkonstruado de tiu laboraĵo estas strikte ligita al problemo de riverveturado en modernaj tempoj. La defio akceptita de Riketo estis aldirekti akvon de la Nigra Montaro (la Montagne noire) ĝis la Sojlo de Naŭruzo (Seuil de Naurouze), la plej alta punkto de la vojiro.
La laboristoj kaj loĝantoj de la regiono bezonis 15 jarojn por finfosi tiun 240 km longan kanalon.
Ekde 1996 Unesko klasigis ĝin en la listo de la Monda kultura heredaĵo.