En la teritoria organizo de la Katolika Eklezio[1], sufragana diocezo estas diocezo (aŭ, pli malofte, ĉefdiocezo) gvidata de sufragana episkopo kaj ligita al metropolita seĝo siavice gvidita de ĉefepiskopo.
La etimologio de la termino estas necerta: laŭ iuj ĝi devenas el la fakto ke, en la provinca koncilio, estrata de metropolito, apartenis al la episkopoj la ius suffragii (votorajto); dum laŭ alia interpreto la suffragium estis, male, la partopreno en la komuna preĝado.
La episkopo de sufragana seĝo dekomence ne disponis pri dioceza teritorio ekstere de la urbaj limoj kaj dependis de metropolita ĉefepiskopo.
Pasinte, tiu ligo kuntrenis ankaŭ kanonajn devojn; nun, post la Dua Vatikana Koncilio, la rilato inter la diocezoj sufraganaj kaj tiuj metropolitaj estas precipe formala, kvazaŭ atestaĵo pri la historia ligo kiu unuigis iliajn diversajn episkopajn seĝojn.
La kodo de kanona juro asignas, tamen, iujn limigitajn funkciojn:[2]
La kanono 463 eksplicite ekskludas ke la metropolito posedas aliajn povojn sur la sufragana diocezo.