Sulfura heksafluorido | |||
![]() | |||
Plata kemia strukturo de la Sulfura heksafluorido | |||
![]() | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Sulfura heksafluorido | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 2551-62-4 | ||
ChemSpider kodo | 16425 | ||
PubChem-kodo | 17358 | ||
Merck Index | 15,9103 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senodora, senodora, nebrulema, netoksa, inerta gaso kun oktoedra molekula strukturo | ||
Molmaso | 146,05 g·mol-1 | ||
Denseco | 1,225g cm−3 | ||
Fandpunkto | -63,8°C | ||
Bolpunkto | -50,8°C (sublimiĝas) | ||
Ekflama temperaturo | nebrulema | ||
Solvebleco | Akvo:6,164 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 5790 mg/kg (buŝe)[1] | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R5 R21 R37 [2] | ||
Sekureco | S9 S33 S38 S41 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo |
| ||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H280, H336 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P271, P304+340, P403+233, P405, P410+403, P501[3] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Sulfura heksafluorido aŭ SF6 estas neorganika fluora kombinaĵo de sulfuro, senodora, nebrulema, netoksa, inerta gaso kun oktoedra molekula strukturo, kvinoble pli densa ol aero, malmulte solvebla en akvo sed solvebla en nepolaraj organikaj solvantoj. Ĝia molekulo prezentas ses fluoratmojn ligitajn al centra sulfuratomo. Ĝi estas kvinvalenta molekulo kaj nepolara gaso.
Estante kvinoble pli densa ol aero, tio signifas ke ĝiaj molekuloj plenigas determinitan spacon kun plejmulto el aliaj gasoj. Se vi liberigas balonon plenan de sulfura heksafluorido (molekulla maso egala al 146) kaj balonon plenan de heliumo (molekula maso egala al 4) en la aeron (molekula maso 29), la heliuma balono supreniras en la plafonon kaj tiu plenigitan per sulfura heksafluorido iras plankodirekten.[4]
Ĝi estas unu el la plej stabilaj gaskemiaĵoj kaj ĝia inerteco similas al tiu de la nitrogena gaso. Kun bonega izola kaj arko-rompa kapableco, sulfura heksafluorido estas vaste uzata en la kampoj pri elektronikaĵoj, medicinaĵoj, lazeraĵoj, frostigaĵoj, fajro-forviŝaĵoj, kemiaĵoj, militaragado, spaca aviadado, ne-fera metalurgio kaj fizikaj esploroj.