Sundiata Keita | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1189 en Niani village | ||||
Morto | 30-an de novembro 1254 (65-jaraĝa) en Sankarani (rivero) | ||||
Mortis per | Drono ![]() | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | Mandea lingvaro vd | ||||
Ŝtataneco | Malio ![]() | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Keita dynasty vd | ||||
Patro | Naré Maghann Konaté (en) ![]() ![]() | ||||
Patrino | Sogolon Conde (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Uli I of Mali (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sundiata KEITA, Sundjata KEYITA, Mari Djata I aŭ Sundiata (Niani, 1190 - 1255) estis la fondinto de la Imperio de Malio. Lian vivon oni konas per la epopeo rakontita de generacio en generacio. En 1230 Sundiata, frato de la forpelita reganto de Kangaba venkis la susuan estron. (La nomo Malio tiam disvastiĝis anstataŭ Kangaba.) Sundiata iĝis ekzemplo por liaj sekvantoj pro lia sukcesa konkera politiko. Liaj armeoj konkeris sude la orriĉan Bondut kaj Bambuk, nordokcidente subigis la djarra-ojn norde ĝis Débo-lago apud la Niger-rivero.
Abu Bakr, konata ankaŭ kiel Abubakari la 1-a aŭ Manding Bori, estis la kvina Mansa (imperiestro) de la Malia Imperio, kiu regis de 1275 ĝis 1285. Li naskiĝis kiel Manding Bori de patrino Namandjé, tria edzino de Naré Maghan kon Fatta. Antaŭ iĝi Mansa, Manding Bori servis kiel kankoro sigi (nome veziro kaj dua estro) por Sundiata Keïta. Kiam Sundjata mortiĝis dum misteraj cirkonstancoj en 1255 lia plej aĝa kaj nura filo heredanto estis tro juna por iĝi Mansa, kaj Manding Bori estis proklamita regento. Antaŭ tiu ascendo, lia nevo enpoviĝis kiel Mansa Ŭali. Oni konas malmulte pri Manding Bori dum la regado de Ŭali, Ŭait kaj Ĥalifo. Post la murdo de Ĥalifo, Manding Bor estis finfine igita Mansa de Malio laŭ la nomo Abu Bakr.