Sunfrapo

Varmegigo (latine apoplexia solaris; heliozo), ankaŭ konata kiel sunfrapo, estas speco de severa varmomalsano kiu inkluzivas korpan temperaturon pli altan ol 40,0 celsiaj gradoj [1] kaj konfuzon [2]. Ĝi estas dolora kondiĉo, malordo de la cerbo pro intensa aŭ longedaŭra eksponiĝo al sunlumo sur la surfaco de la kapo.

Aliaj simptomoj inkluzivitaj en la malsano estas ruĝa, seka aŭ humida haŭto, kapdoloroj kaj kapturnoj [3]. La malsano povas komenciĝi subite aŭ iom post iome [4]. Komplikaĵoj povas inkluzivi epilepsiatakojn, muskolstreĉeconrenmalsukceson [5].

  1. (April 2016) “Cooling Methods in Heat Stroke”, The Journal of Emergency Medicine 50 (4), p. 607–616. doi:10.1016/j.jemermed.2015.09.014. 
  2. Warning Signs and Symptoms of Heat-Related Illness (en-us). Arkivita el la originalo je July 13, 2017. Alirita 17 July 2017 .
  3. https://www.cdc.gov/disasters/extremeheat/warning.html
  4. (April 2015) “Heat stroke”, Comprehensive Physiology 5 (2), p. 611–647. doi:10.1002/cphy.c140017. 
  5. (June 2002) “Heat stroke”, The New England Journal of Medicine 346 (25), p. 1978–1988. doi:10.1056/nejmra011089. 

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne