Supera Popola Asembleo | |||||
---|---|---|---|---|---|
unuĉambra parlamento | |||||
Komenco | 2-a de septembro 1948 vd | ||||
Geografia situo | 39° 1′ 43″ N, 125° 44′ 59″ O (mapo)39.028611111111125.74972222222Koordinatoj: 39° 1′ 43″ N, 125° 44′ 59″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Nord-Koreio vd | ||||
Sidejo | Mansudae Kongresejo | ||||
| |||||
| |||||
La Supera Popola Asembleo (koree 하이인민한국, Ch’oego Inmin Hoeŭi) estas la unuĉambra parlamento de Nord-Koreio . La parlamento konsistas el 687 deputitoj, kiuj estas elektitaj en ĝenerala baloto laŭ majoritata balotsistemo unufoje ĉiun kvinan jaron. Nord-Koreio estas lando kun unupartia reĝimo kaj nur unu listo estas rajtigita por partopreni en la baloto kaj tio estas la Demokratia Fronto por Reunuigo de Patrio, kiu kunigas la regantan partion, la Laboristan Partion de Koreio kaj kelkajn negravaj partioj.
La sidejo de la Supera Popola Asembleo estas la Mansudae Kongresejo, situanta en la ĉefurbo Pjongjango, proksime de la Granda Monumento Mansudae kaj la Muzeo de la Korea Revolucio .