Supera Tribunalo de Brazilo | |||||
---|---|---|---|---|---|
suverena kortumo konstitucia organizaĵo | |||||
Komenco | 1829 vd | ||||
Geografia situo | 15° 48′ 8″ S, 47° 51′ 43″ U (mapo)-15.802222222222-47.861944444444Koordinatoj: 15° 48′ 8″ S, 47° 51′ 43″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Brazilo vd | ||||
Situo | Federacia distrikto | ||||
Adreso | Praça dos Três Poderes | ||||
Poŝtkodo | 70175-900 | ||||
| |||||
Lingvoj | |||||
Filioj | Biblioteca Ministro Victor Nunes Leal (en) vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Supera Tribunalo de Brazilo (portugale Supremo Tribunal Federal, mallongigo STF), estas la plej alta instanco de la brazila juĝistaro, kaj ĝi ĉefe respondecas pri gardado de la Konstitucio, kiel difinite en artikolo 102 de la Respublika Konstitucio.
STF konsistas el dek unu ministroj, ĉiuj denaskaj brazilanoj, elektitaj inter civitanoj aĝantaj pli ol 35 kaj malpli ol 65 jaroj, kun rimarkinda jura scio kaj senmakula reputacio, kaj nomumitaj de la Prezidanto de la Respubliko, post aprobo de la elekto fare de la absoluta plimulto de la Federacia Senato.
La Plenasembleo, la Grupoj kaj la Prezidanto estas la organoj de la Kortumo. La Prezidanto kaj Vicprezidanto estas elektitaj de la tribunala Plenasembleo, inter la ministroj, kaj havas dujaran mandaton. Ĉiu el la du Grupoj konsistas el kvin ministroj kaj estras la plej maljuna inter siaj membroj, por periodo de unu jaro, malpermesante ĝian renomumadon, ĝis ĉiuj ĝiaj membroj ekzercos la prezidantecon.
La prezidanto de STF estas ankaŭ la prezidanto de Conselho Nacional de Justiça (Nacia Konsilantaro de Justico).