Du anguloj estas suplementaj, se iliaj respektivaj mezuroj sume egalas al 180 gradoj.
Suplementaj anguloj α kaj β
Se la du suplementoj estas najbaraj (kio signifas havi komunajn verticon kaj flankon, sed ne havi iujn enajn punktojn komunajn), iliaj nekomunaj flankoj situas sur la sama rekto.