Ĉar Esperanta alfabeto havas supersignojn, ĝis nuna tempo diversaj surogataj sistemoj estas uzataj, pro du kialoj:
Ĉefaj sistemoj estas (tradicie oni uzas la vorton ĉirkaŭ por demonstri la manieron prezenti la du supersignojn de Esperanto):
El la diversaj surogataj skribosistemoj nur la H-sistemo estas difinita en la Fundamento de Esperanto, la baza regularo de Esperanto. Tial iuj konsideras la H-sistemon eĉ kiel duan oficialan ortografion de Esperanto, dum lau aliaj estas nur unu Esperanto-ortografio, kiu manifestiĝas en du (Fundamentaj) skribsistemoj: tiu kun la ĝustaj supersignoj kaj la Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u). La ĉi-lasta vidpunkto estas pravigebla per la oficiala deklaro de la Akademio de Esperanto en Oficialaj Informoj numero 6 2007 01 21: En tiu deklaro oni parolas pri "la ortografio", do nur pri unu (kaj ankaŭ ne mencias iujn ortografi-variantojn)[1].
Pro granda evoluo de komputilaj sistemoj nun ne estas granda bezono uzi surogatajn skribmetodojn por indiki Esperanto-literojn; vaste disponebla en la reto Unikodo, subtenata de preskaŭ ĉiuj retumiloj kaj retpoŝtiloj ebligas rektan uzon de E-literoj. Tamen multaj plu preferas tajpi uzante H aŭ X-sistemon, kiuj estas aŭtomate tuj konvertataj en la ĝustajn ĉapelitajn E-literojn. La plej populara Vindoza programo por tio estas EK, realigita de Jurij Finkel. Aliaj homoj preferas komence pretigi tekstojn en X-sistemo kaj poste konverti ilin al la ĝustaj signokodoj per iu programo, ekzemple per makrooj de Microsoft Word.
Indas mencii, ke kelkaj homoj ne konsideras H-sistemon surogata kaj vaste uzas ĝin en ĉiuj siaj verkoj, sen konverti ĉion ajn al Unikodo, eĉ se ekzistas tiu eblo (pro tio, ke kelkaj novaĵserviloj, retpoŝtlegiloj kaj ĉi-cele uzataj poŝtelefonoj estas fidindaj nur pri la ĝusta transdono de la literoj a-z, A-Z, ciferoj 0-9 kaj plej kutimaj interpunkciaj signoj). Tiel aperas ĉiuj tekstoj en la paĝaro Miresperanto de Nikolao Griŝin.