Sveda Historia Muzeo | |||
---|---|---|---|
Historiska museet Statens historiska museum | |||
![]() | |||
| |||
muzeo de historio nacia muzeo vidindaĵo ![]() | |||
Lando | Svedio vd | ||
Situo | Stokholmo | ||
Situanta sur | Narvavägen | ||
Estiĝo | 1866 | ||
Direktoro | Katherine Hauptman | ||
Koordinatoj | 59° 20′ 5″ N, 18° 5′ 25″ O (mapo)59.33472222222218.090277777778Koordinatoj: 59° 20′ 5″ N, 18° 5′ 25″ O (mapo) | ||
| |||
Parto de | National Historical Museums of Sweden vd | ||
Retpaĝo | http://historiska.se/ | ||
La Sveda Historia Muzeo (SHM, svede Statens historiska museum aŭ Historiska museet), en Stokholmo estas la sveda nacia historia kaj arkeologia muzeo. La muzeo havas pli ol 20 milionojn da objektoj de prahistoriaj kaj mezepokaj tempoj en Svedio, la plej granda parto de ili kiel esplorobjektoj. La Historia Muzeo estas subigita al la Ŝtata Historia Muzeo- Administracio.
La SHM estas la ĉefa historia muzeo de Svedio. Ĝi estas respondeca muzeo, kun ĝenerala respondeco pri arkeologiaj trovaĵoj kaj preĝeja arto. Fondita en 1866 kiel publika institucio, la Sveda Historia Muzeo havas siajn originojn en la kolektoj de arto kaj historiaj objektoj kunvenitaj fare de la sveda monarkio frue en la 16-a jarcento. Havante la statuson de ŝtata agentejo, ĝia celo estas kolekti kaj konservi objektojn de loka kaj regiona historio, kaj certigi ke la scio akirita pri ili estu havebla al publiko per ĝiaj ekspozicioj kaj publikaj okazaĵoj [1].
La ekspozicio de la muzeo kovras la kulturhistorion de Svedio de la Ŝtonepoko ĝis la 16-a jarcento (la posta tempoperiodo estas reprezentita en la Nordia Muzeo). La ĉefkonstruaĵo de la muzeo estis dezajnita en 1935-1940. arkitektoj Bengt Romare kaj Georg Sherman. La muzeo situas ĉe la intersekciĝo Narvavägen / Linnégatan en la distrikto Östermalm de Stokholmo.
La SHM estas parto de centra muzea agentejo (Statens historiska museer, SHM) ("Naciaj Historiaj Muzeoj"). Aliaj muzeoj sub la egido de ĉi tiu agentejo estas La Reĝaj Armilejoj, La Ekonomika Muzeo, Kastelo Skokloster, Muzeo Hallwyl, La Tumba Papermueleja Muzeo [2] kaj La Sveda Holokaŭsta Muzeo.