Svedio en la Somera Olimpiko 2024

Svedio en la Olimpikoj

Flago de Svedio
IOK-kodo  SWE
NOK Sveda Olimpika Komitato
Retejowww.sok.se (angle kaj svede)
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
118 sportistoj en 18 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Peder Fredricson kaj Josefin Olsson (inaŭguro)
Anton Dahlberg kaj Tara Babulfath (fermo)
Medaloj
Rango: #16
oro
4
arĝento
4
bronzo
3
sumo
11
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj
1896 · 1900 · 1904 · 1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
1924 · 1928 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022

La sportista teamo de Svedio konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 28-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La teamon organizas la Sveda Olimpika Komitato.

Konkuris sume 118 svedaj atletoj en 18 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la rajdisto Peder Fredricson kaj velistino Josefin Olsson.[1]

la rajdisto Peder Fredricson (jen en 2014) estas la vira teama flagoportanto en la inaŭgura ceremonio

La teamo sume atingis 11 medalojn, 4 orajn, 4 arĝentajn kaj 3 bronzajn, kaj sekve ricevis la 16-an rangon.

  1. listo de la la teamaj flagoportantoj laŭ la stato de 2024 07 26 (en formato PDF, angle)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne